Invito
Historie unua unika internacia renkontiĝo de esperantistoj-vikivortaristoj kaj interesiĝantoj pri la libera interreta vortaro Vikivortaro!
Ni invitas kaj spertulojn por renkonti siajn kolegojn, kiujn ili ĝis nun konas eble nur virtuale, kaj novulojn, kiuj volus ekscii pli pri tiu ĉi fascina projekto kaj lerni, kiel mem kontribui al ĝi. Ni ofertos kaj komunajn programojn kaj apartajn seminariojn laŭ grado de progresinteco.
La aranĝo okazos ekde la 31-a de oktobro ĝis la 3-a de novembro 2014 en Medellín, urbo situanta en centro-nordoriento de Kolombio, ĉ. 414 km nordoriente de Bogoto.
La ĉeforganizunto de la aranĝo estos Kolombia Esperanto-Ligo, kadre de ties samtempe okazonta 20-a Kolombia Kongreso de Esperanto.
Nome de teamanoj, klopodontaj pri via kontento, ni invitas vin ĉiujn al Kolombio.